World Library  


QR link for Amuzaj Rakontoj
Open EEWOWW
Add to Book Shelf
Flag as Inappropriate
Email this Book

Amuzaj Rakontoj

By Simono, Pejno

Click here to view

Book Id: WPLBN0003437491
Format Type: PDF (eBook)
File Size: 734.61 KB.
Reproduction Date: 1/1/2000

Title: Amuzaj Rakontoj  
Author: Simono, Pejno
Volume:
Language: Esperanto
Subject: Fiction, Drama and Literature, Humor and Satire
Collection: Authors Community
Subcollection: Humor and Satire
Historic
Publication Date:
2000
Publisher: Self-published
Member Page: Simon Payne

Description
Amuzaj Rakontoj. Jen - pri duviva kato, pri nigra mono, pri hontdevanta fierulo, pri trinkaĵoj por varmega tago, pri strangaj procesioj, pri direktoro sendirekta, pri efikoj de blovado, pri profeto kaj profito, pri flugtrejnado de anĝeloj, pri vojaĝo al Esperantopolo.

Summary
Dek amuzaj rakontoj plume de Pejno Simono, kiuj iam aperis ĉ. 2000 en la revuo Monato kaj legeblis ankaŭ en la tiama retejo de la aŭtoro.

Excerpt
Ŝtopilo estis la nomo de la ĥemiinstruisto. Memkompreneble jen ne lia ĝusta nomo, sed tio ne speciale interesu. Ĉiuj nomis lin Ŝtopilo, iam eĉ li sin mem. Ŝtopilo estis iomete dikeca bonhumora fraŭlo. Li certe jam estis pasinta sian vivan apogeon kaj fakte laŭ la firma opinio de la plimulto de siaj klasanoj li estis tute senseksa. Pro tio eble kelkaj krizaj butonoj de lia pantalonfendo regule troviĝis en malfermita stato, fenomeno, kiu estis interrompita nur dum la mallonga periodo, kiam oni eksperimente kaj ege tro kuraĝe dungis la solan instruistinon en la centjara tradicio de tiu katolika knaba lernejo, regata de ordeno de monaĥoj. Ŝi instruu pentradon, kio tuj eklanĉis rimarkindan populariĝon de tiu aliokaze tre flanka fako. Dum tiu periodo Ŝtopilo, unu el la malmultaj nemonaĥoj en la instruistaro, eĉ kombis la mizeran reston de sia haro kaj per superhoma peno iel sukcesis eviti makuli sian nekutime rekte aranĝitan kravaton per sia matenmanĝa ovo. Kion sufiĉe multaj tre bedaŭris, tiu virin-eksperimento daŭris nur du semajnojn, ĉar la dungitino estis simple tro bela kaj tro alloga por tia unuseksa medio. Sekve ŝi rapide remalaperis kaj la lernejo - jen renoma kolegio en Brituja Bristolo, urbo kun profitiga sklavkomerca historio, bela bestoĝardeno kaj tre impona transravina pendoponto - nu, tiu lernejo refalis en sian normalan ĉiutagan letargion. Tiel, jaron pli poste, Ŝtopilo rebrilis en sia kutima senorda fraŭla ĉarmo kaj lia kravato atestis ne nur pri la bongustaj produktoj de la Brita kokinaro, sed ankaŭ pri la verda spinaco duoblaporcie konsumita en la lerneja manĝejo antaŭsemajnan ĵaŭdon. Iujn malkonvenajn odorojn de nelavitaj ĉemizo kaj subvestoj, aŭ de konsiderinde translimdataj ŝtrumpoj, Ŝtopilo tre efike kontraŭbatalis per la rekta anestezado de la odorsentaj nervoĉeloj de sia ĉirkaŭularo. Tiun medicinan mistifikon li efektivigis per senĉese haladzanta pipo.

Table of Contents
La duviva kato Johano Ĉu vi volas konjakon? La lernemulo Ĉe l' Tombejo Tagmeze en Tunizo Ŝtopilo La profeta kurso Golem'o La vojaĝanto

 

Click To View

Additional Books


  • SOMA : The Meme Dump (by )
    Book Rating (31)
  • The Prince's Bride (by )
  • Entropic Quest (by )
  • All Geeked Up (by )
    Book Rating (15)
  • Dragon City (by )
  • Died and Moved In (by )
    Book Rating (423)
  • Fixture (by )
  • Misli Očešljane Vetrom (by )
    Book Rating (91)
  • Wisseling van de wacht (by )
  • Grijs (by )
    Book Rating (30)
  • Death Ray Butterfly (by )
  • Het witte doek (by )
    Book Rating (15)
Scroll Left
Scroll Right

 



Copyright © World Library Foundation. All rights reserved. eBooks from Project Gutenberg are sponsored by the World Library Foundation,
a 501c(4) Member's Support Non-Profit Organization, and is NOT affiliated with any governmental agency or department.